Klicka på en bild för att gå till Google Book Search.
Laddar... Kalevipoeg: An Ancient Estonian Taleav Friedrich Reinhold Kreutzwald
Ingen/inga Laddar...
Gå med i LibraryThing för att få reda på om du skulle tycka om den här boken. Det finns inga diskussioner på LibraryThing om den här boken. inga recensioner | lägg till en recension
Inga biblioteksbeskrivningar kunde hittas. |
Pågående diskussionerIngen/ingaPopulära omslag
Google Books — Laddar... GenrerMelvil Decimal System (DDC)894.5451Literature Literature of other languages Altaic, Finno-Ugric, Uralic and Dravidian languages Fenno-Ugric languages Fennic languages Estonian Estonian poetryKlassifikation enligt LCBetygMedelbetyg:
Är det här du? |
Citaĵo
„ Danke al Eesti Raamat, tradukoj el la estona literaturo jam de kelkaj jaroj venas riĉigi Esperanton: "Kuŝanta Tigro" de Lilli Promet kaj "Okupacio" de E. Krusten. Nun aperis libro kun fragmentoj de la nacia eposo "Kalevipoeg" en bela poezia traduko. Kreutzwald verkis la eposon el popolaj legendoj en la 19a jarcento. Kalevipoeg estas la nomo de pratempa heroo; la poemo kontribuis al la lukto por estona libereco kaj por la rajtoj de la estona lingvo. Dum jarcentoj la oficiala lingvo estis la germana, kiun parolis la terposedantoj kaj ĉiuj influhavaj personoj; la lando estis sub rusa regado, kaj per sia verko la patrioto Kreuzwald donis al la Estonoj fidon kaj fieron pri ilia propra lingvo kaj kulturo.
En la eposo la poeto kantas kiel gvidanto kaj vojmontranto de sia popolo. Tio ŝajnas al mi pli inda je poezio, ol la moderna ideo ke la poeto parolas pri si mem kaj pri siaj propraj sentoj. El Kalevipoeg ni lernas nenion pri Kreuzwald, sed multon pri la homoj de Estonio, aŭ pli ekzakte, pri la homoj ĝenerale kaj lia rilato al la vivmedio. La poezio bazita sur la praaj legendoj de la Nordo, Kelevipoeg de la Estonoj, kaj ankaŭ Kalevala, la eposo de la najbara kaj parenca finna popolo, malfermas al ni pordon al pratempa mondo neniam tute forgesita, en kiu homoj vivas en komunumo kun la naturo, kun bestoj kaj arboj. Kiu opinias, en la vortoj de Spinoza, ke "la plej granda bono estas la scio pri la unueco de la homa menso kun la tuta naturo", legos ĉi tiun poezion kun speciala intereso; laŭ mi ĝi vivos, kiam multaj modernismoj jam estos eksmodaj. Tia poezio bezonas spertan tradukanton, kaj neniu povus esti pli taŭga ol Hilda Dresen, la estona poetino, kiu jam donis al ni sian originalan poemaron "Norda Naturo". La vortfarado kaj lerta uzo de aliteracio estas elstaraj. La traduko meritas, ke oni citu multajn ekzemplojn por vedebligi la eblecojn de nia lingvo bildigi kaj elvoki...
La verko estas ilustrita per belaj kolorbildoj. ”
— 1975, Albert Goodheir, Esperanto